Lasta ĝisdatigo: 2026-02-23 00:15 +09:00

La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto

京大エスペラント語研究会

Ekde 1919 — pli ol cent jaroj da tradicio

Pri ni

La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto estas studgrupo por lerni Esperanton ĉe la Universitato de Kioto. Fondita en 1919, ĝi daŭrigas sian agadon jam pli ol cent jarojn. Bonvenaj estas ne nur studentoj de la Universitato de Kioto, sed ankaŭ studentoj de aliaj universitatoj kaj ne-studentaj esperantistoj.

Ĉefaj agadoj

  • Regulaj studkunvenoj pri Esperanto
  • Legado de Esperanto-literaturo
  • Interŝanĝo kun aliaj universitataj Esperanto-grupoj

Kunveno

Merkrede ekde 18:30
Okcidenta Eksterinstruejo D206

Fondjaro

1919

Sociaj retoj

X: @esp_univK
Instagram

Bildoj el niaj agadoj

Interŝanĝo kun eksterlandaj esperantistoj

Fojfoje eksterlandaj esperantistoj vizitas nian klubejon. (Foto: gastoj el Francio kaj Irlando)

Orientazia Junulara Esperanto-Seminario (Komuna Seminario) en Hokkajdo

Kelkaj niaj membroj partoprenis la Orientazian Junularan Esperanto-Seminarion (Komuna Seminario) okazigitan en Hokkajdo.

Amikaj organizoj

Esperanto-Klubo “OLIVO” de La Universitato Hankuk pri fremdaj studoj (HUFS)

Ĉar niaj regulaj kunvenoj okazas preskaŭ en la sama semajntago kaj je la sama horo, ni regule okazigas komunajn retkunvenojn.

Komuna reta kunveno kun Esperanto-Klubo "OLIVO" de HUFS

Rilataj ligiloj

Kontakto

Vi povas libere viziti nian kunvenon. Bonvolu veni rekte aŭ kontakti nin per la sociaj retoj.