Lasta ĝisdatigo: 2026-03-28 17:25 +09:00
La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto
京大エスペラント語研究会
Ekde 1919 — pli ol cent jaroj da tradicio
Pri ni
La Esperanto-Societo de la Universitato de Kioto estas rondo ĉe la Universitato de Kioto, en kiu oni lernas Esperanton. Fondita en 1919, ĝi aktivas jam de pli ol cent jaroj. Bonvenas ne nur studentoj de la Universitato de Kioto, sed ankaŭ studentoj de aliaj universitatoj kaj ne-studentoj.
Ĉefaj agadoj
- Regulaj studkunvenoj pri Esperanto
- Legado de Esperanto-literaturo
- Interŝanĝo kun aliaj universitataj Esperanto-grupoj
Kunveno
Merkrede ekde 18:30
Okcidenta Konstruaĵo por Eksterkursaj Agadoj, ĉambro D206
Fondjaro
1919
Sociaj retoj
Bildoj el niaj agadoj

Fojfoje nin vizitas esperantistoj el aliaj landoj. (En la foto: gastoj el Francio kaj Irlando.)

Ni ankaŭ bonvenigis gastojn el Pollando kaj havis agrablan interparolon pri niaj agadoj en nia klubejo.

Kelkaj niaj membroj partoprenis la Orientazian Junularan Esperanto-Seminarion (Komuna Seminario) okazigitan en Hokkajdo.
Amikaj organizoj
Esperanto-Klubo “OLIVO” de Hankuk-Universitato pri Fremdaj Studoj (HUFS)
Ĉar niaj regulaj kunvenoj okazas en preskaŭ la sama semajntago kaj je preskaŭ la sama horo, ni regule okazigas komunajn retkunvenojn.

Rilataj ligiloj
- Esperanto-Rondo de Hokkajda Universitato — Ankaŭ fondita en 1919. Ilia retejo estis grava referenco dum la kreado de nia retejo.
Kontakto
Vi ĉiam bonvenas ĉe nia kunveno. Vi povas veni rekte aŭ skribi al ni per sociaj retoj.